BTS Skytrain

BTS Skytrain (taje รถไฟฟ้าบีทีเอส) estas metroo kunmetita el du superteraj linioj: la linio Sukhumvit kaj la linio Silom. Ili funkcias ekde decembro 1999, post iometa prokrasto pro la financa krizo de 1997 en Azio). La loĝantaro ofte nomas ĝin รถไฟฟ้า (ĉieltrajno) aŭ บีทีเอส (BTS). Ne konfuzu kun la metroo de Bankoko, ankaŭ nomita MRT, subtera metroo malfermita en 2004.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search